Teritoria organizado de Kanado

Mapo de Kanado

Kanado estas federacio en Nordameriko formita de dek provincoj kaj tri teritorioj kiuj kreas la duan plej grandan landon en la mondo. La ĉefa diferenco inter provinco kaj teritorio en Kanado, estas tio ke la provinco ricevas la povon rekte de la Krono, havante pli da rajtoj dum la teritorioj ricevas nur kelkajn malpli grandajn rajtojn de la federala centra registaro.

En la nuntempo la provincoj de Kanado estas Alberto, la Brita Kolumbio, Manitobo, Nov-Brunsviko, Novlando kaj Labradoro, Nov-Skotio, Ontario, la Insulo de Princo Eduardo, Kebekio kaj Saskaĉevano. La tri teritorioj estas Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto kaj Jukono.

La provincoj ĝuas grandan aŭtonomion rilate al la federala potenco, kaj havas la jurisdikcion super la plejmulto el la publikaj servoj (sano, edukado, bonfarto kaj transporto). Ili ricevas monon de la federala registaro por la financado de tiuj ĉi servoj kaj ankaŭ povas enkasigi siajn proprajn impostojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy